![]() |
|
![]() |
||
|
|
|
Programo
|
La Programo
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Ĵaŭdon - 2007.05.24
|
|||
| 19.00 | Por frualvenintoj: Kunveno en la Hamburga Esperanto-Domo |
||
|
Vendredon - 2007.05.25
|
|||
| Ekde 14.00 | Akceptejo malfermita | ||
| 15.00 - 16.00 | Frualvenintoj: Promenado laŭ la rivero Bille kaj tra partoj de Hamburg-Billstedt | ||
| 16.00 - 16.50 |
Hans Fechler: Kien kreski en Esperantujo “Kreskon” en Esperantujo ni kutimas mezuri precipe lau kvantaj aspektoj – rilate al nombro de lernantoj, membroj, partoprenantoj en kongresoj, publika apero de la vorto kaj ideo “Esperanto” k.s. Sed ĉu ni mem – vivanta en (post)moderna, pluralisma mondo – jam sufiĉe kreskis en la adaptiga rekompreno kaj konkretigo de la Zamenhofa idealo – tio estas mia demando. Hans Fechler prezentos al vi, kion li trovis dum lia serĉo al respondo. |
||
| 17.00 - 17.50 |
Wera Blanke: Publike paroli Kontribui al diskuto en pli aŭ malpli granda rondo – aŭ mem fari prelegon: ne ĉiam facila tasko. Multaj homoj eĉ ne kuraĝas partopreni publikan pens-interŝanĝon, ĉar ili ne fidas je siaj kapabloj komprenigi sin. Dum multjaraj propraj observoj Wera Blanke kolektis spertojn pri kelkaj teknikaj atentindaĵoj, kiujn ŝi pretas dividi kun vi. |
||
| 17.00 - 17.50 | Kunveno de la Landaj Ligoj de GEA | ||
| 19.00 - 20.00 |
|
||
| 20.00 - 20:50 |
D-ro Seán Ó Riain: Ebla rolo de Esperanto por pliefikigi la Eŭropan Union La prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio dum sia prelego okupiĝos pri la sekvaj demandoj: Kial Esperantistoj subtenu eŭropan integriĝon? Ĉu EU trovos ian rolon por Esperanto? Kiel Esperanto povus kontribui al la eŭropa integriĝo? Kian rolon Esperantistoj povus ludi en la antaŭenigo de Esperanto en EU? |
||
| 21.00 - 21:50 | Membroj diskutas kun la estraro | ||
| Ekde 21.00 | Interrekona babilado | ||
|
Sabaton - 2007.05.26
|
|||
| 09:30 - 18:00 | libroservo malfermita (Wolfgang Schwanzer) | ||
| 09:30 - 18:00 | Estrarkunveno de Germana Esperanto-Junularo | ||
| 09.30 - 11.00 |
|
||
| 11.30 - 12.20 |
Peter Kühnel: Ŝrumpantaj urboj -
kiel fronti la defion La nombro de enloghantoj en Germanio pli-malpli stagnas jam plurajn jarojn en Germanio. Sed kelkaj regionoj estas ekonomie fortaj kaj ofertas modernajn laborlokojn, kio altiras homojn. Dume en aliaj regionoj la loghantaro malkreskas kaj la tieaj urboj ŝrumpas. Tio forte koncernas kelkajn urbojn en meza Germanio, ekzemple Brandenburg, Eisenhüttenstadt aŭ partojn de Berlino. Sed ankaŭ aliaj Eŭropaj regionoj estas koncernataj. Parte oni malkonstruas superfluajn domojn. Partoj de la infrastrukturo estas superfluaj (lernejoj, vendejoj, fabrikoj, tramlinioj ktp). La prelego prilumas ne nur la fenomenon sed ankaŭ provas montri solvojn. |
||
| 12.30 | Tagmanĝo (inkl. en la kotizo) | ||
| 14.00 - 14.50 |
Andreas Diemel: 2006 - la jaro de la
Esperanto-jubileoj La jaro 2006 estis plena kun diversaj Esperanto-jubileoj. GEA festis sian 100-jariĝon, diversaj lokaj grupoj havis sian jubileon kaj Germana Esperanto-Junularo havis la 50an Internacian Seminarion. Andreas Diemel prelegos pri IS-historio, amuzaĵoj kaj okazaĵoj. |
||
| 14.00 - 15.50 | KELI-kunsido (Kristana Esperanto-Ligo Internacia) | ||
| 14.00 - 14.50 | Esperanto - eine Einführung (germanlingva prezentado de Esperanto) | ||
| 15.00 - 16.50 | AGEI/ILEI-kunsido (Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj) | ||
| 15.00 - 15.50 | IKUE-kunsido (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) | ||
| 15.00 - 15.50 |
D-ro Detlev Blanke: Kiel konservi nian
spiritan heredaĵon En la nova historia etapo, kiam la Esperanto-movado perdis multajn poziciojn kaj vidas aliajn endanĝerigitaj, aparte necesas konservi kaj flegi bibliotekojn kaj arkivojn, kiuj konservu nian spiritan heredaĵon. D-ro Detlev Blanke skizos kelkajn ĉefajn problemojn de la aktuala situacio kaj de la eventuala estonteco de esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj en internacia kadro kaj - aparte - en Germanio (ecoj kaj tipologio de la kolektoj - minacoj, defioj, ŝancoj). |
||
| 16.00 - 16.50 | Mondcivitanoj: informoj pri la plej gravaj celoj kaj organizoj | ||
| 16.00 - 16.50 | Jarkunveno de SHELO | ||
| 17.00 - 18.00 | Ekumena di-servo en Kreuzkirche Billstedt | ||
| 20.00 - 21.30 |
|
||
| 22.00 | Ekskurso al Reeperbahn (vidu filmeton pri la ekskurso) | ||
|
Dimanĉon - 2007.05.27
|
|||
| laŭ bezono kaj eblo | libroservo malfermita (Wolfgang Schwanzer) | ||
| 09.30 - 12.30 | Jarĉefkunveno de GEA | ||
| 10.00 - 12.00 |
|
||
| 12.30 | Tagmanĝo (inkl. en la kotizo) | ||
| 13.30 | Kongresa foto | ||
| 13.45 - 18.00 |
Ekskursoj: Alternativo 1: 14.00 Havena Urbo (vidu filmeton pri la ekskurso) Alternativo 2: 13.45 Finkenwerder (vidu filmeton pri la ekskurso) Alternativo 3: 14.00 La reverso de la kreskanta urbo (vidu filmeton pri la ekskurso) |
||
| ekde 20.00 |
|
||
|
Lundon - 2007.05.28
|
|||
| 09:30 - 12:00 | libroservo malfermita (Wolfgang Schwanzer) | ||
| 09.30 - 10.20 | Harald Schicke: Biero kaj Hamburgo La prelego montros la signifon de biero por Hamburgo el diversaj vidpunktoj, ekz. ekonomia, sociala kaj sana dum pasinteco kaj nuno. Krome ĝi informos pri la ingrediencoj de la biero, pri la legxo pri pureco" (Reinheitsgebot) kaj kiel oni produktas ĝin. |
||
| 09.30 - 10.20 | La legantoj de Esperanto aktuell diskutas kun la redaktoro Alfred Schubert | ||
| 09.30 - 10.20 | FAME-kunsido | ||
| 10.30 - 11.20 |
Lucas Vignoli Reis: Religiaj baroj -
interkulturaj defioj Prezento de eseo antropologia rekte verkita en Esperanto pri la temo. Kiel religio kaj religieco rolas ene de konfliktoj. |
||
| 10.30 - 11.20 | Diskuto pri agado de GEA / GEK | ||
| 10.30 - 11.20 | D-ro Rüdiger Sachs: Jimi la migrulo | ||
| 11.30 - 12:20 | Solena fermo | ||
| 12.30 | Komuna adiaŭa tagmanĝo (inkl. en la kotizo) | ||