Hamburg 

Hamburg - portreto de kreskanta urbo (2a parto)

Metropola Urbo

La urbo Hamburg samtempe estas lando, la "provinco" ĉirkaŭ ĝi jure estas "eksterlando". Tiu speciala situacio donas al la Federaciaj Landoj Niedersachsen kaj Schleswig- Holstein ekonomie tre interesan regionon apud la Hamburga limo. Pro impostoj kaŭzoj multaj komercaj entreprenoj kaj privatuloj, kiuj laboras en Hamburg, translokiĝas iom ekster la urbo. Entute vivas en la hamburga regiono proksimume 4 milionoj da homoj, duono en, kaj duono ekster la urbaj limoj. La urbaj trafikiloj ankaŭ ligas la apudajn urbojn kaj vilaĝojn al la metropolo. La stratoj kaj aŭtoŝoseoj ebligas rapide atingi la centron el la eksteraj loĝkvartaloj.

Tiu situacio ne estas io nova, kvankam en antaŭaj jarcentoj estis tute malsamaj kondiĉoj: La ĉirkaŭaĵo de Hamburg vere estis eksterlando! Schleswig-Holstein estis regata de Danio kaj Niedersachsen apartenis al Prusujo. Kvankam estis diversaj ŝtatoj, la granda urbo Hamburg estis alloga metropolo por la homoj en la ĉirkaŭaĵo. ĉiuj klopodoj de apudaj regantoj malsukcesis, forpreni de Hamburg ĝian metropolan signifon.

Trafiko

La unua fervojo (de Hamburg al Bergedorf) estis konstruita en 1842. La stacidomo el tiu jaro ankoraŭ ekzistas en Bergedorf. Ĝi estas la plej malnova stacidomo, kiu ankoraŭ ekzistas en Germanio, sed ne plu estas en funkcio. Post tiu konstruĝis stacioj de la berlina, hanovra kaj holstinia fervojoj.
 




Spitalerstraße estas unu el la stratoj


La ĉefa stacio

En 1906 oni ligis la diversajn liniojn kaj konstruis la ĉefan stacidomon. Ankoraŭ hodiaŭ la fervojo estas grava trafikilo por personaj kaj varaj transportoj.

En 1911 estis fondita la Luftschiffhallen GmbH kaj post 1919 ekzistas linia flughaveno. Hodiaŭ la flughaveno ligas Hamburgon kun la tuta mondo. En la urbo kaj a la apudaj regionoj funkcias reto de metrooj, urbaj trajnoj, busoj kaj ŝipoj. Tramoj nur ekzistis ĝis 1978.

Aŭtoŝoseoj ligas Hamburgon al la urboj Schwerin, Berlin, Hannover, Kiel, Flensburg, Lübeck kaj Bremen.

La aŭtoŝoseo A 7 pasas en tunelo sub la rivero Elbe depost 1977 (longeco 2,9 km).
 


Scienca kaj komunika urbo

Scienco

En la urbocentro, ĉe stacio Dammtor, troviĝas la malnova universitato, en la urboparto Harburg la Teknika Universitato. Multaj institutoj kunlaboras, i. a. DESY, Germana Elektron Sinkrotono, kiu laboras pri la tekniko de atomkernunuigo kaj la unua, private financata altlernejo Bucerius Scool of Law. Ekzistas specialaj institutoj por naŭtiko, meteorologio kaj armea givado.

Kongresoj kaj foiroj

Meze en la urbo, apud la televida turo, troviĝas grandaj kongresejo kaj ekspoziciaj haloj. Aliaj ekspoziciaj haloj troviĝas ĉe la urba periferio. Ĉiujare miloj da homoj venas al Hamburg por viziti kongresojn kaj foirojn.

Komunikado

Hamburg estas unu el la plej gravaj, eble eĉ la plej grava urbo de gazetaro en Germanio. Multaj gravaj eldonejoj de gazetoj kaj magazinoj havas siajn sidejojn ĉi tie, ankaŭ dpa (germana gazetara agentejo). Aperas ses tagaj gazetoj kaj multaj semajnaj kaj monataj gazetoj kaj magazinoj pri politiko, komerco, scienco, kulturo, modo, sociaj novaĵoj kaj aliaj. Nordgermana radio kaj televido elsendas en pluraj kanaloj kaj produktas i. a. la novaĵelsendon de la unua programo de Germana Televido (ARD). Ankaŭ la Dua Germana Televido havas studion. Krome ekzistas 3 privataj televiziaj kaj 6 privataj radiokompanioj.
 




La malnova universitato


En 1974 okazis UK de Esperanto
en la Kongres-Centro Hamburg (CCH).


Sporta urbo

Sporto en Hamburg havas longan tradicion: La unua publika naĝejo (1792), la unua gimnastika asocio (1816), la unua remsporta asocio (1836) kaj la unua ĉevaltrota konkurso (1874) en Germanio okazis en Hamburg. La Altonaer Bicycle-Club (1869) verŝajne estis eĉ la unua en la mondo.

Futbalon oni ludas en Hamburg ekde 1875. La plej konataj kluboj estas F.C. St. Pauli kaj HSV (Hamburger Sport-Verein), kiu plurfoje fariĝis Germana ĉampiono (1960, 1979). Krome ekzistas multaj aliaj sportaj kluboj.

Entute ekzistas 400 sportkampoj, 545 gimnastikejoj, 65 boatejoj, centoj da tenisejoj, rajdejoj kaj glaci-sportejoj.




Velado meze en la urbo

Neniu alia Germana urbo havas tiom da naĝejoj: 26 subĉielaj kaj 26 subtegmentaj. Ankaŭ ekzistas bonaj lokoj por poloo, golfo kaj glisado. Kompreneble velado kaj ventosurfumado estas tre ŝatataj sportoj sur la multaj diversaj akvejoj. Hamburgaj remsportistoj eĉ partoprenis en la Olimpikaj Ludoj kaj gajnis medalon. La Hamburgaj velsportistoj iniciatis la faman Kieler Woche, kiu ĉiujare okazas sur la fjordo de Kiel.

Internacian intereson trovis speciale la turniroj en la tenisejo Rotherbaum, i.a. la Davis-Cup-Konkurso televide estis spektita en la tuta mondo.

Regule okazas ĉevalkuraj konkursoj, la tradicia galopado de la Horner Derby, kie renkontiĝas la eminentuloj de la socia vivo por vidi kaj esti vidataj. En Bahrenfeld okazas trotado, kie oni povas veti je la gajno de iu ĉevalo.
 


Urbara urbo

Iom da politiko

La federacia lando Hamburg havas parlamenton (Bürgerschaft) kiu elektas registaron (Senat) kaj ties ĉefon, la Unuan Urbestron, kiu havas la rangon de ĉefministro el aliaj federaciaj landoj. Krome ĉiu el la sep urbaj distriktoj havas sian propran administracion. La registaro de Hamburg sendas delegitojn al la Federacia Konsilio, la dua ĉambro de parlamento de FRG.

Hamburg ne estas unu urbo, sed aro da urboj, kiuj iam estis memstaraj: Altona, Wandsbek, Harburg kaj Bergedorf hodiaŭ estas urbaj ditriktoj. Ĝis hodiaŭ la iamaj urboj havas siajn proprajn centrojn kaj proprajn atmosferojn. Vilaĝo, urbeto, metropolo: ĉion eblas sperti en Hamburg. Hamburg ne estas tiom centrigita kiel aliaj grandurboj.

La »verda urbo«

La plej granda industria urbo de FRG samtempe estas la urbo kun la plej multaj apudurbaj
laŭbaj kolonioj, kie urbanoj povas ripozi kaj mem kulturi 33.000 luitajn ĝardenojn. Krom la private uzata grundo ekzistas agraro sur 18.000 hektaroj. Aliaj grandaj terenoj de Hamburg estas kovritaj de arbaroj kun 50 milionoj da arboj. Sed ne nur en arbaroj troviĝas arboj; apud la urbaj stratoj staras 120.000 kaj – kompreneble – en la pli ol 100 parkoj.

Publika trafiko

En Hamburg ekzistas tri sistemoj: busoj, urbaj rapidtrajnoj (S-Bahn) kaj metroo (U-Bahn). Tamen ekzistas nur unu tarifo, kaj eblas ŝanĝi de unu al la alia sen aĉeti novan bileton. La biletoj ankaŭ validas por kelkaj havenpramoj (kun indiko: HVV). La rapidbusoj (numeroj 30-39) kaj la noktobusoj estas krome pagendaj (1a klaso). Ekzistas specialaj biletoj por familioj, grupoj kaj turistoj.
 




La urbodomo, sidejo de la parlamento


Somero en la Stadtpark kun planetario


Vidinda urbo

Propono por urborigardado

Urbomapon kun la respektivaj numeroj vi trovos en la prospekto Hin & weg (nur en germana lingvo havebla).

Ni ekiras de la ĉefa stacio (en la mapo en N12) Hauptbahnhof kaj rigardas la Germanan Teatron (27). Ni pasas la artan halon Kunsthalle (18) al la lago Alster kun la malnova ponto Lombardsbrücke. La fama Jungfernstieg (40), kie eblas per ŝipetoj ekskursi sur la lago, kaj la urbodomo (1) tuj apude, nepre estas vidindaj.

Tute proksime en vendeja strato Mönckebergstraße troviĝas la kirkoj de Sta Petro (11) kaj en la paralela Steinstraße Sta Jakobo (12). Sude de tiu, apud Burchardplatz, staras la
kontordomo Chilehaus (46). ĝia formo similas al la pruo de ŝipo. Ni ĉirkaŭiras la konstruaĵon kaj sur Willy-Brandt-Straße atingas la altan novgotikan turon de la ruino de Sta Nikolao (15), monumento pri la militaj suferoj. Sude de Nikolaokirko etendiĝas la Deichstraße (6), unu el la malmultaj stratoj kun malnovaj konstruaĵoj. Je la fino de Deichstraße ni iras maldekstren laŭ la kanalo ĝis la kirko de Sta Katarina (13), de kie oni povas vidi la malnovajn kontordomojn kaj deponejojn en la havena urbo (7).

Ni pasas unu el la pontoj. Kie antaŭe estis fabrikoj kaj deponejoj, la urbo planas tute novan kvartalon. Nur la valorajn konstruaĵojn oni konservis, dum aliaj, ne plu bezonataj nun donas lokon por novaj loĝejoj kaj laborejoj. En la havena urbo ekzistas pluraj muzeoj.

Okcidente de tie, en St. Pauli (J13), troviĝas la pasa ĝera ŝipalvenejo. Apud Landungs- brücken ekzistas la malnova Elb-Tunelo (4), kiu funkcias per liftoj por aŭtoj ekde 1911. Jam de malproksime videblas la alta ponto Köhlbrandbrücke en la haveno.

Sur iom pli alta nivelo, super la haveno, troviĝas la amuziĝa kvartalo kaj fama Reeperbahn (38), la tiel nomata plej peka mejlo de la mondo. Inter Reeperbahn kaj urbocentro staras la fama kirko Michel (10) en baroka stilo (Sta Mikaelo 1751-1762). La Michel estas la simbolo de la urbo; ĝian turon oni vidas kiel unua, kiam oni eniras per ŝipo la havenon.ĉe la altara flanko de Michel iom kaŝiĝas la malnovaj loĝejoj por vidvinoj de komercistoj Krameramtswohnungen (24).

Proksime de Michel, en Peterstraße (23), oni rekonstruis domojn en baroka stilo el restaĵoj post la milito, kiujn oni kolektis en la urbo, i. a. de la domo, kie naskiĝis Johannes Brahms.

De Landungsbrücken ĝis ĉefa stacio du on cirkle etendiĝas longa parko ĉirkaŭ la urbo. Sur tiu tereno en antaŭaj jarcentoj troviĝis la urbaj remparoj. Ni promenas tra tiu parko, pasas apud la juĝejoj (44) kaj la Laeisz-halo (3), rigardas restaĵojn de la urba tranĉeo kaj trairas la malnovan botanikan ĝardenon kun interesa tropika vitrodomo (9) ĝis la fervoja stacio Dammtor, kiu havas belegan konstruaĵon en secesia stilo, antaŭ nelonge restaŭritan.

La remparan parkon tuŝas la parko Planten un Blomen (plantoj kaj floroj), (8) kiu etendiĝas ĝisla ekspoziciaj haloj kaj la televida turo (34) (Heinrich-Hertz-Turm, 275 m), kiun hamburganoj nomas Tele-Michel. En alteco de pli ol 130 m la turo disponas pri restoracio kaj elrigardejo (pro konstruado en 2006 ne vizitebla).

Se vi sekvos tiun ĉi vojojn tra la urbo, vi certe trovos multajn aliajn vidindajn lokojn, kiujn ne eblas ĉiujn nomi ĉi tie.

HAMBURGERO ne estas enloĝanto de Hamburgo!

En preskaŭ ĉiu lando hamburgero estas konata. La Usonaj entreprenoj, kiuj ĉie malfermas rapidmanĝejojn famigis ĝin. Kian rilaton havas hamburgero al Hamburg? Eĉ du. En Angla teksto el la jaro 1891 »Hamburger Steak« aperas kiel nomo por hakvianda bova fritaĵo, kiun oni ankaŭ nomas »Germana Bifsteko«. En St. Louis (Usono) en 1904 okazis ekspozicio, kie oni unuafoje vendis bulkojn kun hakviando kaj tomata saŭco sub la nomo »Hamburger«.

La vojaĝgvidlibro Grieben jam en 1897 rekomendas en Hamburg manĝi »Rundstück warm« (bulko varme), bulkon kun tranĉaĵo da porka rostaĵo kun vianda saŭco. Ŝajnas, ke la hamburgero estas miksaĵo el du hamburgaj manĝaĵoj kun la aldona, tipe usona keĉupo. Do hamburgero restas tipe usona manĝaĵo, kaj neniu, kiu vizitas Hamburgon, devas manĝi ĝin.




La ponto Lombardsbrücke


Deichstraße de la akva flanko


La mondfama Reeperbahn


Landungsbrücken kai malnova Elb-Tunelo


Planten un Blomen meze en la urbo



Hamburgero kun fromaĝo

 

<<< antaŭa paĝo