|
Hamburg - portreto de kreskanta urbo (1a parto)
Antaŭparolo
La 84a Germana Esperanto-Kongreso okazos en Hamburg. Tiu-ĉi paĝo prezentu la urbon kaj la kongresan temon.
La
politikistoj elektis la sloganon „kreskanta urbo". Speciale la kreskado
de la ekonomio troviĝas en la intereso, sed ankaŭ geografie la urbo
kreskas. Sed ĝi kreskas en alia formo. Hamburg estas la sola urbo en
Germanio, kie kreskas la urbocentro. Dum jarcentoj la urbocentro nur
povis etendiĝi norde de la haveno. Hodiaŭ, post kiam okazis grandegaj
ŝanĝoj en la havenaj strukturoj, grandaj terenoj en la haveno, kie oni
dum jarcentoj staplis varojn, ne plu estas bezonataj, ĉar plej multaj
varoj estas transportataj en konteneroj.
|
|

Vico de novaj konstruaĵoj en la Havena Urbo
|
Oni
decidis, uzi tiun terenon, tuj apud la urbocentro, por ebligi kreskadon
al la urbocentro, la centro de bankoj, ekonomio kaj komerco. Ŝajnas ke
la koncepto funkcias: Privataj investantoj konstruas tute novan
kvartalon. La utiligo de malnovaj staplejoj transformiĝas por modernaj
bezonoj: burooj, muzeoj, restoracioj, komputilaj kaj artaj entreprenoj.
Sur tereno de 155hektaroj estiĝas novaj komercaj kaj loĝejaj
konstruaĵoj, lokoj por ripozi aŭ amuziĝi kaj akvosportaj ekipaĵoj. La
situo apud la rivero Elbe kaj la malnovaj havenaj kanaloj donas al la
tuto atrakcian lokiĝon.
Benno Klehr
|
Kongresa Temo - La kreskanta urbo
Hamburg
estas vigla urbo, vivanta urbo en sia tuta etendiĝo: Plej eminenta kaj
plej evidenta estas la Havena Urbo, sed en aliaj kvartaloj, ne tiom
grandaj, la urbo ankaŭ ŝanĝiĝas al moderna metropolo.
En la Universitata Klinikaro en Eppendorf
estas konstruataj modernaj klinikaj konstruaĵoj kun mallongaj vojoj,
kiuj anstataŭas la multajn pavilonojn, kiujn oni konstruis unuope en
1884 pro higienaj motivoj. Tiel granda areo de la tereno (12 ha.)
liberiĝas por tie instali entreprenojn, kiuj iel rilatas al medicino aŭ
medicina tekniko kaj esplorado, kunlabore kun la universitato.
En la kvartalo Barmbek
en 1910 estis enaŭgurita granda malsanulejo en arbaro. Ankaŭ tie
ekzistis multaj unuopaj konstruaĵoj en granda parko. En 2006 estis
inaŭgurita nova klinika bloko en tiu parko, kiu anstataŭas la malnovajn
konstruaĵojn. La ne plu bezonatajn konstruaĵojn sur 16 hektaroj oni
transformas al nova loĝkvartalo ene de la urbo.
|
|
 |
|
Laŭlonge de la rivero Elbe etendiĝas la iama haveno de Altona.
Multaj el la konstruaĵoj estis detruitaj dum la milito kaj multaj
restintaj ne plu estis uzataj. En tiu bela lokiĝo, apud la rivero, en
la pasintaj jaroj estis konstruitaj multaj modernaj konstruaĵoj inter
la restaŭritaj malnovaj havenaj staplejoj. La riverborda vico de
konstruaĵoj sur 24 hektaroj estas nomata Perlo-ŝnuro. La Havena Urbo
(Hafen-City) kune kun la malnova Stapleja Kvartalo (Speicherstadt)
estas la havena tereno norde de la rivero Elbe. Sur 155 hektaroj oni
konstruas tute novan urban kvartalon, parte kun nove uzataj centjaraj
konstruaĵoj, parte kun novaj konstruaĵoj. Estos tie lokoj por loĝi,
labori kaj libertempaj agadoj. Estas planita metroo.
En la Haveno Harburg, tie,
kie en mezepoko staris la fortikaĵo de Harburg, formiĝas nova scienca
centro (Channel Harburg). Kunlabore kun la Teknika Universitato Harburg
estas konstruataj aŭ transformataj konstruaĵoj por modernaj entreprenoj
sur 20 hektaroj.
En Neu-Allermöhe fakte
antaŭe nur estis kampoj. Tie sur 144 hektaroj dum la pasintaj jaroj
estis konstruita tute nova loĝ-kvartalo en tipa nordgermana stilo:
Inter la konstruaĵoj troviĝas kanaloj, ĉar la grundo inter la riveroj
Bille kaj Elbe estas malseka.
|
Historia urbo
La
origino de Hamburg estis saksa vilaĝo el la sepa jarcento, kiu situis
en bone gardebla loko. La imperiestro konstruis fortikaĵon, nomata Hammaburg.
La nomon la loko ricevis pro la ĉirkaŭaj arbaroj (malnova vorto: ham =
arbaro). Apud la kastelo estiĝis episkopa urbo kaj grafa urbo. En 1189
Hamburg ricevis privilegion de Imperiestro Frideriko "Ruĝbarbulo" pri libera komerco por la haveno.
En 1228 la urboj unuiĝis kaj en 1230 estis konstruita fortika urba muro. En 1242 ekestis kontrakto inter Hamburg kaj Lübeck, kiu fariĝis la bazo por la Hanso (komerca kaj defenda unuiĝo de multaj Eŭropaj urboj). Hamburg fariĝis grava komerca centro.
En 1410 la komercistoj sukcesis starigi konstitucion por
la Hamburga urbo-ŝtato, la unua paŝo al demokratio. 1619 Hamburg estis
la plej granda urbo en tuta Germanio, havante 40.000 enloĝantojn.
Dum la 30-jara milito (1618-1648) la neŭtrala Hamburg restis neokupita kaj sen grandaj damaĝoj.
En
1842 forbrulis preskaŭ la tuta urbocentro. La rekonstruo donis al la
urbocentro tute novan aspekton, kiu ne plu similas al tiu de la
mezepoka urbo. En 1886 Hamburg aliĝis al la Germana Federacio kaj en
1888, post grandaj disputoj kun la potenca Bismarck, ricevis la Liberan Havenon. Kvar grand-urbojn, Hamburg, Altona, Wandsbek kaj Harburg, oni unuigis en 1937 (laŭ leĝo el Berlin) kaj kreis la Grandan Hamburgon, kiu estas la nuna urbo-ŝtato Hamburgio. Dum la dua mondmilito mortis 118.000 Hamburganoj, 50% de la konstruaĵoj estis detruitaj.
|
|
La urbodomo, konstruita 1896-98

Ruinoj en la urbocentro (1945)
|
En
1949 la urbo fariĝis lando de la Federacia Respubliko. En 1962 okazis
granda inundo sur kvinono de la hamburga tereno. Rompiĝis la digoj kaj
mortis 317homoj. Hodiaŭ la federacia lando Hamburg havas areon de 755
km² kaj 1,8 milionojn da enloĝantoj.
|
Akva urbo
La hamburga haveno
jam ekzistas ekde 1189. Ŭiam oleo estis grava. En antaŭaj jarcentoj
estis kolza oleo el norda germanio; en 1861 venis la unua barelo da
petrolo el Usono.
Oleo kaj
oleoproduktoj hodiaŭ estas 25 milionoj da tunoj jare, kiuj reprenzentas
50% de la tuta var-interŝanĝo. En kaj proksime al la haveno troviĝas
industrioj de kupro, ŝtalo kaj -kompreneble- oleo-rafinejoj. La
ŝip-konstruado pli kaj pli perdas sian signifon pro la fakto ke en
Hamburg la salajroj estas sufiĉe altaj kaj en aliaj landoj oni ofertas
je malpi altaj prezoj.
La haveno kovras areon de 100 km²,
kiel granda urbo. En ĝi laboras 50.000 homoj apud 257 km da kajoj kaj
300 km da fervojoj, kie oni ĉiutage povas veturigi 11.000 vagonojn.
Granda parto de la haveno estas libera komerca zono, kie eblas
sen doganoj transŝarĝi kargojn el ekster-EU-landoj, kiuj ne restu en
Germanio. La libera zono plifaciligas la komercon, kaj pro tio indas la
longa vojo (90km) de la norda maro ankaŭ por ŝipoj, kies varoj ne estas
destinitaj por Hamburg.
Haveno kaj rivero Elbe
estas sufiĉe konataj, sed la urbo disponas pri multe pli da akvo. Estas
unikaĵo: Hamburg permesas al si la lukson, kovri grandan areon sur plej
multekosta grundo meze en la urbo per artefarita lago Alster,
kvankam la muelejo, por kiu oni baris la riveron Alster en la jaro
1196, ne plu ekzistas. Por la komerco oni im konstruis kanalojn tra la
tuta urbo. Pro tio Hamburg havas eĉ pli da pontoj ol Venecio kaj Londono kune! Hodiaŭ Alster kaj kanaloj formas la belan urban pejzaĝon. Tamen la akvo ankaŭ povas damaĝi al la urbo.
La tajdo
de la Norda Maro ĉiutage dufoje atingas la urbon. Ses horojn post kiam
la alta tajdo estis ĉe la marbordo, ĝi alvenas en Hamburg. Ankaŭ
inundoj regule okazas en la urbo. La plej grandan parton de la malaltaj
terenoj oni sekurigas pere de digoj, sed kelkaj partoj ne havas tian
protekton. Ekzemple en Altona ekzistas longa
apud-rivera tereno, kie tre ofte, kutime en vintro, la rivero Elbe
inundas la stratojn. Tie la unuopaj domoj havas specialajn pordojn por
protekti kontraŭ akvo. Turistoj, kiuj ne scias pri tio - kaj neglektas
la avertajn tabulojn - povas riski, ke la parkumitaj aŭtoj malaperas en
la rivero. La polico remorkas la aŭtojn antaŭ la inundo, sed la
posedanto devas pagi por tiu servo.
|
|
Urba kanalo kaj Turo Nikolai

Inundo sur la Fiŝfoirejo
|
Komerca urbo
Komerco
estis la fonto de riĉeco kaj potenco de la urbo Hamburg ek de la
komenco. Tion favorigis la situo ĉe la pasejo trans la riveron Elbe,
kie kruciĝis diversaj komercaj vojoj. La haveno en la komenco ne estis
tre grava, ĉar transmara komerco ankoraŭ ne estis evoluinta. Per sia
financa potenco la urbo sukcesis fariĝi sendependa de aliaj regantoj
kaj povis komune kun la urbo Lübeck starigi fortan ekonomian unuiĝon,
el kiu poste fariĝis la Hanso. La Hansaj
urboj havis la speciale bonan kondiĉon, disponi pri la rajto mem eldoni
monon, la unuan internacian valuton. En Germanio Hamburg estis la unua
urbo, kie ekzistis borso (1558) kaj ĝirobanko (1619).
En la urbo kun 20.000 enloĝantoj ekzistis proksimume 500 bierfarejoj. La Hamburga biero estis eksportita grandskale kune kun salitaj haringoj kaj aliaj varoj. Tre gravan signifon ankaŭ havis teksaĵoj kaj sukero.Veran industrion Hamburg ricevis nur post 1850, speciale la importo de Chile-Haus (konstruita 1924) nafto evoluigis la ekonomion.
Hodiaŭ
Hamburg estas unu el la plej gravaj komercaj centroj de Eŭropo. Multaj
ne- Hamburgaj entreprenoj havas oficejojn en la urbo. Ekzistas 99 konsulejoj. Nur Novjorko havas pli multajn konsulejojn ol Hamburg. Pli ol 200 naciaj kaj internaciaj bankoj kaj ĉiuspecaj asekuroj estas reprezentitaj. La borso por asekuroj estas unika en Germanio.
Hamburganoj
"inventis" asekuron: La unua fajroasekuro kaj la unua vivasekuro de la
mondo estis fonditaj en Hamburg. Asekurado de ŝipoj kaj varoj jam
ekzistis en la 16a jarcento.
|
|
Chile-Haus (konstruita 1924) |
Hamburg ankaŭ estas unu el la plej grandaj industriaj lokoj en Eŭropo. Ne nur ŝipoj kaj borinsuloj, sed ankaŭ aviadiloj, rentgenaj aparatoj, gumoproduktoj, nutraĵoj kaj kosmetikaĵo venas el hamburgaj fabrikoj. Tipa estas la industrio, kiu prilaboras eksterlandajn varojn. Krom kafo, teo, spicoj kaj tabako tre gravas la naftoindustrio kaj la produktado de kupro kaj ŝtalo.
|
Kultura urbo
Muziko de Klasiko ĝis Punk prezentiĝas en diversaj koncertejoj.
Eblas studi muziksciencon, muzikadon, kantadon, direktadon kaj komponadon en la Altlernejo por Muziko kaj Prezenta Arto.
Brahms, Händel, Mendelssohn estas nomoj de muzikistoj, kiuj vivis en Hamburg en antaŭaj jarcentoj. La famaj Beatles en Hamburg komencis sian karieron tra la mondo. Internacian famon havas la baledo de John Neumeyer en la Ŝtata Operejo.
La Operetejo allogas spektantojn el tuta germanio per la muzikalo Mamma Mia, kun ABBA-kantoj en la germana. En granda flava tendohalo la Disney-muzikalo Reĝo de Leonoj estas prezentata en la haveno. Alia muzikalo estas Dirty Dancing.
La Germana Teatro
en Hamburg, kun modernaj enscenigoj estas ofte nomata la plej bona en
Germanio. Krome ekzistas ampleksaj programoj de klasikaj kaj modernaj
teatraĵoj, operoj kaj revuoj en pli ol 20 teatroj.
La skulptisto Ernst Barlach kaj la pentristo Max Liebermann vivis kaj laboris en Hamburg.
En la Altlernejo por Formaj Artoj eblas en diversaj fakoj studi pentradon kaj skulptadon aŭ praktikan artan aplikadon kaj dezajnon. Multaj galerioj prezentas skulptaĵojn kaj pentraĵojn de Hamburgaj kaj aliaj artistoj. En Kunsthalle (arta halo) regule prezentiĝas artaĵoj el ĉiuj epokoj.
La Hamburgaj muzeoj ekspozicias pri historio, etnologio, arto, scienco, metio kaj tekniko.
| |
Laeisz-Halle (muzikhalo)

Portalo de la etnologika muzeo
|
Vizitindaj muzeoj
>>> venonta paĝo |
|
|